Turkio blokas aliron al Vikipedio
Dimanĉo, la 30-a de aprilo 2017
La aŭtoritatoj de Turkio blokis ek de la 8-a horo (loka tempo) de la 29-a de aprilo la aliron al Vikipedio laŭ informoj de Turkey Blocks, grupo dediĉita observi la malpermesojn de uzado de interreto en la lando. "La malpermeso de aliro rilatas al la filtriloj de Interreto uzataj por cenzuri la enhavon en la lando", klarigas la komunikaĵon de la grupo.
Turkio blokis la aliron al Vikipedio por ŝajna rilato al terorisma agado, diris la aŭtoritaroj, laŭ la ŝtata agentejo Anadolu. Laŭ oponio de la turka registaro, kelkaj artikoloj kaj komentoj en la fama encikopedio enreta monstran Turkion "kunordigita" kun terorismaj grupoj, diris la turka Ministro pri Transporto, Maraj Aferoj kaj Komunikadoj.
"Ĝi iĝis parto de fonto de informo kiu disvolvas misfamigan kampanjon kontraŭ Turkio sur la internacia areo", diris la ministro. Turkio petis al Vikipedio forviŝi enhavon de la paĝaro sed la enciklopedio ne profit-avida neis, diris la registaro. Kiam Vikipedio akceptu la petojn de Turkio, la malpermeso malapaeros, certigis li.
La blokado estis konfirmita fare de la franca agentejo AFP. La turka aŭtoritato por Informado kaj Komunikado (BTK) diris ke "de post la analizo teknika kaj la konsideroj bazataj sur la leĝo 5651 (pri permesataj enhavoj kaj kriminaleco en Interreto), estis decidita administrativa rimedo por la retpaĝaro wikipedia.org". Antaŭe, aliaj retejoj estis malfermitaj dumtempe en Turkio kiel Facebook, Tvitero kaj Jutubo. La ĉefministro turka Binali Yıldırım certigis ke "fojfoje, pro sekuraj kialoj, ni povas decidi tiajn rimedojn".
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Acceso a Wikipedia fue bloqueado en Turquía, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (fr) «L’encyclopédie en ligne Wikipédia inaccessible en Turquie» – Le Monde, 29-04-2017 (arkivita [ ])
- (fr) «La Turquie bloque l'accès à Wikipedia» – Le Soleil, 29-04-2017 (arkivita [ ])
- (en) «Turkey blocks Wikipedia under law designed to protect national security» – The Guardian, 29-04-2017 (arkivita [ ])
- (en) Hande Atay Alam, Merieme Arif kaj Joe Sterling «Turkey blocks Wikipedia over what it calls terror 'smear campaing'» – CNN, 29-04-2017 (arkivita [ ])
- (es) Redacción «El gobierno de Turquía bloqueó el acceso a Wikipedia» – Clarín, 29-04-2017 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |