Ekas proceduro por unuigi la skribsistemon de la aragona lingvo

Vendredo, la 18-a de marto 2016

La Dirección Cheneral de Politica Lingüistica (Ĝenerala Direkcio pri Lingva Politiko) kunvokis la tri ĉefajn asociojn kiuj nun celas normaligi la skribsistemon de la aragona lingvo, la Consello d’a Fabla Aragonesa, Sociedat de Lingüistica Aragonesa kaj Estudio de Filolochía Aragonesa (EFA) por definitive krei komunan skribsistemon por la lingvo. La lingva konflikto malhelpas skribi la nomojn de lokoj, urboj, vilaĝoj, ktp, ĉar ne estas unusola maniero tion fari. Nuntempe oni skribas nur la nomojn de la lokoj, kiuj ne havas konfliktojn pri la skribmaniero.

Laŭ la Ĝenerala Direktoro, José Ignacio López Susín, la alvoko celas "ekigi proceduron por krei komunan skribmanieron por la aragona lingvo, kaj superi la nunan situacion". Unue oni interkonsentos pri la grafemoj por poste prilabori ortografion kaj gramatikon. Pri tio okupiĝos Akademio kreota. Nuntempe uziĝas tri malsimilaj skribmanieroj por la grafemoj: Tiu de la 1-a Kongreso por la Normaligo de la Aragona, tiu de la Lingva Societo Aragona (2004) kaj tiu de EFA (2010). Kvara propono ekzistis sed neniam ekuziĝis.

Oni elektos kvin filologojn, spertuloj pri "kodado kaj normigo de latinidaj lingvoj", proponitaj de la asocioj. El ili oni fine elektos nur tri, kiuj respondecos por krei la novan skribsistemon. La decido estos deviga kaj tiel kreiĝos la unua oficiala skribsistemo por la aragona lingvo en moderna tempo.

La Sociedat de Lingüistica Aragonesa en komunikaĵo, akceptis la proponon kondiĉe ke la spertuloj estu elektitaj nur se estas interkonsento ĉar tiel «no i habrá vencedors ni vencius» (Estos nek venkintoj nek venkitoj). La Consello d’a Fabla Aragonesa esprimis plezuron kaj ĝojon pro la propono en sia Facebook-a profilo. Tamen la FEA pridiskutis la proponon pasintdimanĉe kaj rifuzis partopreni, ĉar laŭ ili tio estas laboro de la Akademio, ĉar tion diras la leĝo 3/2013, de la 9-a de majo, pri uzo, protektado kaj apogo de lingvoj kaj propraj lingvaj diversaĵoj de Aragono.

Fontoj