Kampanjo en Twitter por promocii la eŭskan inter la katalunoj
Merkredo, la 3-a de septembro 2014
Kampanjo en Tvitero por promocii la lernadon de la eŭska lingvo en Katalunio fare de Euskal Etxea (Eŭska centro) iĝis virusa post kelkaj horoj de sia lanĉiĝo.
Por allogi personojn aliĝi al la komenconta kurso pri la eŭska lingvo, Euskal Etxea proponis al uzantoj de Tvitero uzi la etikedon #euskaraéslhora, kiu estas vortludo kun la vortoj Euskara (la nomo de la eŭska lingvo eŭsk-lingve) kaj ara és l'hora ("Nun estas la ĝusta horo" katalun-lingve). Tiu lasta katalun-lingva frazo estas lastatempe ofte uzata de la apogantoj de la kataluna sendependiĝo el Hispanio.
Por partopreni la kampanjon la uzantoj devas skribi, kiu estas ilia plej ŝatata eŭska vorto, kaj uzi la etikedon #euskaraéslhora. Krome la partoprenanto devas nomumi aliajn personojn, por ke ili ankaŭ partoprenu. Euskal Etxea lotumos ĉemizon kaj sakon inter ĉiuj partoprenantoj en la kampanjo.
Fontoj
- (Katalune) Notícies «#euskaraéslhora, la campanya viral per a promoure l’èuscar entre els catalans» – vilaweb.cat, 02-a de Septembro 2014 (arkivita [ ])
- (Okcitane) «Una campanha reüssida sus Tvitero per promòure la lenga basca als catalans» – jornalet.com, 02-a de Septembro 2014 (arkivita [ ])
- (Eŭske) «#euskaraéslhora, Katalunian euskara sustatzeko kanpaina abiatu dute Tviteroren» – naiz.eus, 02-a de Septembro 2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |