Sukcese okazis homa ĉeno en Katalunio

Vendredo, la 13-a de septembro 2013

La Kataluna Vojo.
Fonto: Joan301009

La Kataluna Vojo ankaŭ nomata la Kataluna Vojo por la Sendependeco okazis sukcese pasintmerkrede. Pli ol 1.6 milionoj da personoj kunigis la manojn de Nordkatalunio (Francio) ĝis Valencilando (Hispanio). La homa ĉeno trairis 86 urbojn.

La okazaĵo atingis grandas intereson de la internacia komunumo. Amaskomunikiloj kiel BBC, Al-Ĝazira, Russia Today, France TV i.a. verkis raportaĵon pri la amasa ĉeestado.

Homa ĉeno antaŭ la stadiono Camp Nou.
Fonto: pere prlpz

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Catalunya: èxit de la Via Catalana, el kataluna Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).