La unua mortinto pro la koronoviruso ekster Ĉinio

Dimanĉo, la 2-a de februaro 2020

Rodrigo Duterte, prezidanto de la Filipinoj

La Filipinoj raportis pri la mortokazo pro la ĉina koronoviruso — la unua ekster Ĉinio. La 1-an de februaro mortis 44-jara ĉina civitano, akompaninto de 38-jara ĉinino, veninta la 21-an de januaro el Uhano tra Honkongo. La lando provizore fermis alvenon de vojaĝantoj el Ĉinio, inkluzive de Honkongo kaj Makao. La filipinaj laboristoj, kiuj revenos por ferioj hejmen, devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno.

Samtempe la ĉinaj aŭtoritatoj raportis pri eksplodo de la birda gripo H5N1 en la provinco Hunano, ĉe la suda limo de provinco Hubejo, kiu iĝis la centro de la koronovirusa epidemio. La gripo aperis en distrikto Shuangqing de la urbo Shaoyang, kie mortis 4500 kokinoj el 7850 troviĝintaj en loka farmo. Mankas informoj pri homaj infektiĝoj. De 2003 ĝis 2018 la Monda Organizaĵo pri Sano informis pri 861 konfirmitaj kazoj de la birda gripo ĉe homoj, el kiuj 455 mortis (en Ĉinio 53 kaj 31 respektive).

Dume nombro de konfirmitaj infektiĝoj jam atingis 14 562 (el kiuj ĉirkaŭ 140 eksterlande) kaj 305 homoj mortis. Sciencistoj el la Honkonga Universitato konkludis, ke je la 30-a de januaro en la nura Uhano povas troviĝi 75 815 infektitoj. Siajn kalkulojn ili faris surbaze de observo, ke ĉiu infektito kontaĝas averaĝe po 2,68 personojn.

La 31-an de januaro Usono deklaris sanservan krizostaton kaj malpermeson por eniro de la loĝantoj de la kontinenta Ĉinio. La usonanoj, revenontaj el Uhano, pasigos du semajnojn en kvaranteno. La aŭtoritatoj ĵus konfirmis la sepan kazon de infektiĝo. Ĉiuj flugoj el Ĉinio estas akceptotaj en sep flughavenoj: la Internacia Flughaveno John F. Kennedy, la flughaveno Los-Anĝeleso, la flughaveno O'Hare, la flughaveno San-Francisko, la Internacia Flughaveno Seattle-Tacoma, la Internacia Flughaveno de Honolulu kaj tiuj en Seatlo kaj Atlanta.

Nov-Zelando baris eniron por ĉiuj de la kontinenta Ĉinio. La 1-an de februaro 89 turistoj-hubejanoj estis evakuitaj el Tajlando per mendoflugo de China Southern Airlines, alportinta ilin el Phuketo al Guangzhou. Tio estis jam la kvara mendoflugo. Ĝis nun 399 ĉinaj civitanoj el Hubei jam hejmen revenis de Tajlando, Majlazio kaj Japanio.

Fontoj