Vikinovaĵoj:Diskutejo/Arkivo 2010

2010 redakti

Korekto redakti

Mi ne scias kiel fari tion, do skribu pri la afero ĉi tie: necesas korekti la ŝablonon, kiu troviĝas en la supra parto de novfaritaj artikoloj. Tie estas skribite: "Ne forigu nenion", kvankam pli bone estus skribi: "Forigu nenion" (duobla neado maldecas).--RG72 13:20, 1 April 2010 (UTC)

Pardonu min. Ĝi estas italaĵo. Mi ĉiam eraras -.- (la ŝablono estas Template:Artikolo) --→ Airon Ĉ 13:47, 1 April 2010 (UTC)
Ne tre gravas. En la rusa oni diras same.--RG72 14:24, 1 April 2010 (UTC)

Ankaŭ estus bona korekti ŝablonojn pri datoj por ke tiuj aŭtomate priordigu artikolojn laŭ alfabeto. Nun ĉiuj ili kvazaŭ komenciĝas ekde "W".--RG72 15:31, 1 April 2010 (UTC)

Krome mi proponas ĉiun fojon, kreante novan kategorion, tuj krei ligilon al ĝi en respektiva artikolo de nia vikipedio. Mi faris ĉi tion por ĉiuj nun ekzistantaj artikoloj.--RG72 15:31, 1 April 2010 (UTC)
Kaj iom plu - mi dubas pri malpermeso por uzado de referencoj en novaĵoj. Ofte tiuj estas skribitaj surbaze de diversaj fontoj kaj estus grave ĉiun fakton ligi al fonto, el kiu ĝi devenas. Alie kontraŭdiroj estus konservitaj kaj estos tre malfacile trovi iliajn fontojn.--RG72 15:31, 1 April 2010 (UTC)
Mi kunsentas kun RG72 pri referencoj. --AVRS 16:46, 1 April 2010 (UTC)
  Farita. Duobla neado estas korektita de Airon90; ordigo de artikoloj laŭ alfabeto estis problemo en Kovilo, sed ne tie-ĉi; ligiloj en vikipedia artikoloj estas farita de RG72 (sed permanenta tasko); referencoj estas jam uzataj, eble ni povas priskribi ilin ĉe Vikinovaĵoj:Kiel redakti paĝon. CasteloBrancodiskuto 05:37, 24. Nov 2010 (UTC)

Klaku.net en "nigra listo" redakti

La ŝablono "Interkonaj retejoj" bezonas (miaopinie) ligilon al Klaku, sed la retejo nuntempe estas en la tutvikimedia nigra listo pro spamo farita en la jaro 2008.

Eblas du solvoj:

  • Forigi Klaku'on el la "nigra listo".
  • Aldoni Klaku'on al la "blankaj listoj" de la projektoj kiuj bezonas plurajn ligilojn al la retejo (nun Kovilo, poste Vikinovaĵoj; eble la esperantlingva kaj la hispanlingva vikipedioj).

Mi petis pri la unua, kvankam mi dubas ĉu ĝi estas pli bona: meta:Talk:Spam_blacklist#klaku.net_and_mondakalendaro.org.

--AVRS 19:58, 3 April 2010 (UTC), 20:20, 3 April 2010 (UTC)

Ĉu indas aldoni al tiuj interkonaj retejoj ankaŭ Ipernity, Esperantujo kaj Esperanto.com? --RG72 17:01, 8 April 2010 (UTC)

Mi ne uzas nek Esperantujon nek Esperanto.com sed mi konas Ipernition: kiel oni povas kunhavi la novaĵojn per Ipernity? Se vi konas la API-on de la tri interkonaj retejoj oni povas ŝanĝi la ŝablonon.
Pri Klaku.net, mi ne scias kiun fari. Aktuale, ŝajnas ke onine povas forigi Klaku.net el la nigra listo. Se iam ni havos eown, ni povas aldoni ĝin en la blanka listo. --→ Airon Ĉ 16:16, 11 April 2010 (UTC)
  Farita. Jam en la blanka listo. Mankas en la Ŝablono:Interkonaj retejoj. CasteloBrancodiskuto 12:30, 23. Nov 2010 (UTC)

Kategorio kaj ŝablono por publikigitaj artikoloj redakti

En aliaj Vikinovaĵoj ekzistas ŝablono por publikigindaj/publikigitaj artikoloj, kiu aldonas ilin en kategorion.

Kiel nomi ilin en Esperanto? La kategorio verŝajne nomiĝu "Publikigitaj" aŭ "Publikigitaj artikoloj".

--AVRS 08:36, 4 September 2010 (UTC)

Mi pensas ke "Publikigitaj artikoloj" aŭ "Publikigitaj novaĵoj" estas pli bonaj. CasteloBrancodiskuto 09:32, 14. Nov 2010 (UTC)
  Farita: {{Publikigita}} kaj Kategorio:Publikigitaj artikoloj. Ĉu bone? CasteloBrancodiskuto 05:23, 24. Nov 2010 (UTC)
Ĉu ni enmetu la ŝablonon {{Interkonaj retejoj}} en tiun ĉi? --AVRS 14:25, 24. Nov 2010 (UTC)
La angl- kaj portugallingva versioj estas enmetataj per la publikiga ŝablono, kaj en la rusa per la komenta. La franc- kaj hispanlingva — rekte. --AVRS 15:04, 24. Nov 2010 (UTC)
Ĉiuj atentu: la ŝablono estu aldonata al artikoloj en ordo de publikigo, aŭ almenaŭ tiel, ke la laste publikigitaj kvin-dek artikoloj ricevu ĝin laste. --AVRS 14:25, 24. Nov 2010 (UTC)
Mi ne komprenis. Kial ĝi devas esti aldonata en ordo de publikigo? Ĉu la ŝablono devas enmeti daton en kategorio? Eble mi devas korekti ion. CasteloBrancodiskuto 19:14, 24. Nov 2010 (UTC)
La daton de aldono al iu kategorio uzas la etendaĵo DynamicPageList, kiu montras liston de artikoloj en iu kategorio, konformaj al elektitaj kondiĉoj. Oni povas uzi ĝin por krei aŭtomate ĝisdatiĝantajn portalojn, parton de la ĉefpaĝo, kaj (per eksteraj iloj) RSS-fluojn. --AVRS 09:59, 25. Nov 2010 (UTC)
Mi povas anstataŭigi {{Komentu}} + {{Interkonaj retejoj}} por {{Publikigita}} (laŭ ordo de publikigo), kaj enmeti {{Komentu}} kaj {{Interkonaj retejoj}} en {{Publikigita}}. Ĉu bone? CasteloBrancodiskuto 12:25, 25. Nov 2010 (UTC)
  Farita. {{Publikigita}} estis aldonita laŭ ordo de puklikigo. {{Komentu}} kaj {{Interkonaj retejoj}} ne estas anstataŭigitaj. CasteloBrancodiskuto 15:40, 25. Nov 2010 (UTC)
Ŝajnas bone. Bv zorgi pri neŝanĝo de la aspekto (ekzemple, nun miaopinie mankas spaco super {{Komentu}}; krome, iam ŝajnis, ke aldoniĝis spaco post {{Dato}}; tiaj ŝanĝiĝoj efikas al ĉiuj artikoloj samtempe, sed korektas oni ofte nur poiome). Dankon. --AVRS 15:40, 25. Nov 2010 (UTC)

Kategorio por monatoj en la jaro redakti

Mi proponas krei apartajn kategoriojn por novaĵoj, aperintaj dum ĉiu monato de ĉiu jaro, ekz. Kategorio:Septembro 2010. Tio ebligos enmeti interligilojn inter tiuj kategorioj kaj respektivaj artikoloj en Vikipedio kaj plialtigos interligitecon de la du projektoj kaj popularecon de Vikinovaĵoj.--RG72 17:16, 13 September 2010 (UTC)

En aliaj sekcioj oni havas kategoriojn eĉ por apartaj tagoj de ĉiu jaro. Nu, tio estas farebla poste; dume sufiĉos monataj. En Vikipedio la artikoloj havas nomojn kiel "Septembro de 2010". --AVRS 11:50, 14 September 2010 (UTC)
Mi ŝanĝis por tio la ŝablonon "Dato". Sube en la artikolaj paĝoj (ekzemple: Erupcianta vulkano en Islando, devigita evakuado) aperas la nomo de la kategorio, sed la artikoloj ankoraŭ ne videblas en la kategorioj (ekzemple: Category:Marto de 2010). --AVRS 19:15, 14 September 2010 (UTC)
Farite. --AVRS 13:33, 16 September 2010 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo CasteloBranco redakti

Tiu peto estis movita al Vikinovaĵoj:Administrantoj/kandidatoj. CasteloBrancodiskuto 22:46, 28. Nov 2010 (UTC)

Burokrato-kandidatiĝo CasteloBranco redakti

Tiu peto estis movita al Vikinovaĵoj:Burokratoj/kandidatoj. CasteloBrancodiskuto 06:26, 29. Nov 2010 (UTC)

Esperanta emblemo redakti

 
Eo-logo por Vikinovaĵoj

Karaj, dank'al AVRS, Vikinovaĵoj nun havas Esperantan logo-bildon. Ĉu iu malkonsentas ke ĝi estu ĉefe uzata ĉi tie? Ĝi anstataŭigos la anglan logobildon (Wikinews, supren maldekstren). CasteloBrancodiskuto 09:49, 15. Nov 2010 (UTC)

En mia bildo eble necesas iom moveti la tekston dekstren, ĉar mi, se mi ĝuste memoras, simple centrigis ĝin kune kun ĝia ombro. --AVRS 10:13, 15. Nov 2010 (UTC)
 
Antaŭe rastrumigite
Mi ŝanĝis "logo-bildo" en la diskutonomo al "emblemo". --AVRS 10:13, 15. Nov 2010 (UTC)
"Emblemo" estas pli bona. Dankon CasteloBrancodiskuto 06:10, 16. Nov 2010 (UTC)
  Farita (peto ĉe Bugzilla). CasteloBrancodiskuto 12:36, 23. Nov 2010 (UTC)
Hodiaŭ la emblemo estis ŝanĝita. CasteloBrancodiskuto 19:31, 28. Nov 2010 (UTC)

Permespeto por roboto Uzanto:CasteloBot redakti

La antaŭa diskuto estis movita al Vikinovaĵoj:Permespeto por robotoj/Arĥivo.

Kvantoj de objektoj en kategorioj redakti

Bonvolu enmeti en la paĝon MediaWiki:Categorytree-member-num jenan tekston:

({{#ifeq:$4|0|malplena|{{#ifeq:$1|0||$1 K{{#ifeq:{{#expr:$3+$2}}|0||,}}}} {{#ifeq:$2|0||$2 P{{#ifeq:$3|0||,}}}} {{#ifeq:$3|0||$3 D}}}})

Detaloj legeblas ĉe w:Vikipedio:Diskutejo#Nombroj_de_a.C4.B5oj_en_kategorioj. Dankon!

--AVRS 18:28, 25. Nov 2010 (UTC)

  Farita. CasteloBrancodiskuto 18:35, 25. Nov 2010 (UTC)
Bone, dankon. :-) --AVRS 18:46, 25. Nov 2010 (UTC)

Tutvikia indiko de permesilo redakti

En la subo de ĉiu artikola paĝo videblas teksto: «La enhavo estas disponebla laŭ Creative Commons Attribution 2.5.». Tiu teksto ne diras la tutan veron, ĉar kelkaj artikoloj kaj bildoj ne estas disponeblaj laŭ tiu permesilo. Kie ĝi ŝanĝeblas? --AVRS 21:19, 25. Nov 2010 (UTC)

Tiu teksto estas ŝangebla tie. La anglalingvo versio havas pli da informo: "se iu ajn licenco ne estus informata" (aŭ simila). Ĉu vi povas redakti pli ĝustan informon pri tio? CasteloBrancodiskuto 08:14, 30. Nov 2010 (UTC)
Mia provo:
"Teksta enhavo, aldonita post la 13 Nov. 2010, estas disponebla laŭ la permesilo $1, se ne estas indikite alie."
aŭ ĉu eble "alio"?
La angla kaj rusa versioj aparte atentigas pri bildoj, kaj specifas, kie oni legu detalojn pri ili.
En la rusa versio estas ankaŭ ligilo al "klarigo". Se ni permesu afiŝadon de novaj artikoloj laŭ la permesilo CC BY-SA, tiam bonus iel kunigi en tia klarigo informojn pri verkado kaj uzado.
--AVRS 12:30, 30. Nov 2010 (UTC)
  Farita. CasteloBrancodiskuto 10:47, 3. Dec 2010 (UTC)
 

La 13-an de novembro, Vikinovaĵoj akiris propran lokon kaj estas lanĉita je http://eo.wikinews.org. Ĝi estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celanta provizi liberan novaĵretejon. La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010, ĉe Kovilo. Dum dek monatoj, la Lingva Komitato de Meta-Vikio diskutis kaj aprobis ke la projekto uzu sian propran subdomajnon.

Ni invitas vin kunlabori ankaŭ en tiu frata projekto de Vikipedio. Ni invitas vin verki artikolojn por Vikinovaĵoj pri temoj, kiuj gravas al vi, interesas vin, aŭ laŭ via opinio, estas tro malkonataj en aliaj novaĵo-fontoj. Por lerni kiel verki artikolojn en Vikinovaĵoj, legu Vikinovaĵoj bezonas vin. Por babili aŭ opinii pri la projekto, vi povas uzi nian Redaktejon. Se vi serĉas fontojn de aktualaĵoj por helpi vin redakti novaĵojn, vi povas trovi kelkajn en Fontoj de novaĵoj. Vi ankaŭ povas kunlabori aldonante novajn fontojn al tiu paĝo, aŭ simple disvastigante la novaĵojn kun viaj geamikoj el la plejfamaj diskonigaj retpaĝaroj, uzante la butonaron kiu estas en ĉiuj novaĵartikoloj. Estu bonvena al Vikinovaĵoj, la libera retgazeto! Amike, ~~~~


  Komento: Kiun vi pensas pri uzi tiun tekston en Vikipedio (kaj en aliaj esperantlingvaj vikimediaj projektoj), por anonci la projekton? Ĉu eblas plibonigi ĝin? CasteloBrancodiskuto 10:02, 28. Nov 2010 (UTC)

  Komento: Ĉu "Ĝi estas projekto celante" aŭ "celanta"? Mi faris kelkajn ŝanĝetojn. --AVRS 11:30, 28. Nov 2010 (UTC)
"Celanta" ŝajnas pli ĝusta: "ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto" (AdE). Ĉe Vikipedio estis "celante". Ĉu estas pli da korektoj por fari? Mi proponas anonci la 1-an de decembro. CasteloBrancodiskuto 20:30, 29. Nov 2010 (UTC)
Mi ŝanĝis ligilon al "Kiel skribi artikolon" al "Vikinovaĵoj bezonas vin". --AVRS 10:46, 2. Dec 2010 (UTC)
  Farita ĉe Vikipedio, Vikilibroj, Vikicitaro, Vikivortaro kaj Vikifontaro. CasteloBrancodiskuto 10:57, 3. Dec 2010 (UTC)

Kategorioj por ĉiu tago redakti

Mi pensas, ke ni devas jam krei kategoriojn por ĉiu novaĵhava tago (ekzemple hodiaŭa). La ŝablono {{Dato}} tiam aldonus artikolojn kaj al tiuj kategorioj, kaj al ĉiuj tiuj, al kiuj ĝi aldonas ilin nun (dum ankoraŭ ne estas po multe da artikoloj pri ĉiu tago de la jaro). Tio utilos por serĉado de samtemaj artikoloj interalie por kreo de intervikiaj ligiloj.

Kiel do nomi tiujn kategoriojn (dum ankoraŭ eblas elekti)?

  • 4 de decembro 2010 (kiel {{Dato}} nun montras en artikoloj)
  • 4-a de decembro 2010 (pli rekte legebla) (kiel {{Dato}} nun montras en artikoloj)
  • 4-a de Decembro 2010
  • 4 Decembro 2010 (mallonga, sed ne nepre bona gramatike)
  • 4 decembro 2010
  • 4 Dec. 2010 (mallonga, bonas por tajpi — ni ja devos krei ilin ofte)
  • 2010-12-04 (ankoraŭ pli mallonga kaj facile tajpebla)

--AVRS 19:05, 4. Dec 2010 (UTC), 19:42, 4. Dec 2010 (UTC)

Mi preferas la pli ĝusta (gramatike) "4-a de decembro 2010". CasteloBrancodiskuto 19:27, 4. Dec 2010 (UTC)

Portaloj redakti

Mi kreis portalojn (Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo, Oceanio), tiel kiel ekzistas en alilingvaj Vikinovaĵoj. Sed, mi havas demando: ĉu ni devas uzi unu portalon por Ameriko aŭ du/tri (Sudameriko, Nordameriko, Mezameriko)? Ne ekzistas ĝenerala konsento por tiu divido. Usonanoj ofte inkludas Haition kaj Nikaragvon en "Nordameriko", sed la brazilanoj kvazaŭ neniam faras tion. CasteloBrancodiskuto 05:00, 11. Dec 2010 (UTC)

Saluton. Por plibonigi akceson al Vikinovaĵoj mi provas plibonigi la portal-infrastrukturon.--Piet-c (diskuto) 17:23, 1 Jun. 2013 (UTC)

2011 redakti

x-sistemo redakti

Kion vi opinias pri forigo de la aŭtomata x-sistema transkodado? --AVRS 11:35, 2 Mar. 2011 (UTC)

Ĉu estas ajna kialo por tio? En la Vikipedio tio jam de jaroj tre bone funkcias, kaj sen tio multaj esperantistoj ankoraŭ hodiaŭ ne scius alimaniere tajpi la supersignojn (bedaŭrinde...). Blahma 23:35, 12 Mar. 2011 (UTC)

Mi faris novan peton tie. CasteloBrancodiskuto 19:09, 12 Maj. 2011 (UTC)

Ankaŭ AVRS proponas fariĝi administranto. Vidu tie. CasteloBrancodiskuto 11:38, 16 Maj. 2011 (UTC)
Nun ni ne havas administrantojn! --AVRS (diskuto) 20:42, 4 Mar. 2012 (UTC)

Gramatiko redakti

Saluton, karaj. Por ricevi maŝinajn konsilojn (ne ĉiam, sed fojfoje, sekvindajn) pri korekto de gramatikaj eraroj, vi povas uzi:

--AVRS 11:32, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Diskonigu Vikinovaĵojn redakti

Bonvolu legi mian proponon por diskonigi Vikinovaĵojn kaj skribi opinion pri tio! --Airon90 09:40, 18 Okt. 2011 (UTC)

Publikigi nova novaĵo redakti

Ĉu iu povas enmeti la ŝablonon {{Publikigita}} en la novaĵo Rodrigo Guerrero estas la nova urbestro de Kalio. Mi ne scias ĉu mi povas fari tion. --Sahaquiel9102 18:31, 3 Nov. 2011 (UTC)

  Farita. Jes, vi povas. CasteloBrancodiskuto 18:20, 4 Nov. 2011 (UTC)
Vikinovaĵoj:Vikinovaĵoj_bezonas_vin#Publikigo --AVRS 10:14, 10 Nov. 2011 (UTC)

2012 redakti

Kontrolado de novajoj kaj konto ĉe Identi.ca redakti

Saluton. Pro permaneco de nia afiŝado ĉe Identi.ca mi ĉiam volus kontroli la artikolojn, antaŭ ol ilin anonci. Tamen mi ne povas kontroli ĉiujn artikolojn. Kion vi pensas pri ebligo de patrolado? --AVRS (diskuto) 09:25, 3 Mar. 2012 (UTC)

Mi ne komprenas kian kontrolon vi celas ĉar mi apenaŭ scias ion pri identi.ca; tamen, ĉu RSS ne estus utila al vi? Mi vidis ke eblas ricevi per RSS la artikolojn senditajn al http://identi.ca/eowikinews (aŭ senditajn tien laŭ mia kompreno). --Wikiseldon (diskuto) 16:50, 3 Mar. 2012 (UTC)
Estus bone, se iu farus ĝin aŭtomata, sed mi ne scipovas.
Temas pri almenaŭ minimuma kontrolo de vereco: de konformo al la fontoj.
--AVRS (diskuto) 17:39, 3 Mar. 2012 (UTC)
Mi nun komprenas. Mi nur povas respondeci pri la novaĵoj, kiujn mi skribas.--Wikiseldon (diskuto) 20:49, 3 Mar. 2012 (UTC)
  Por: . Aŭ ni ebligu patroladon aŭ ni adoptu ŝablonon por tio, sed la lasta estus pli malfacila. Mi povas kontroli novaĵojn kun fontoj en tiuj lingvoj: en, pt, es, fr, it. Mi ne uzas tiun servon (identi.ca), sed mi povas eklerni ĝian uzadon. CasteloBrancodiskuto 22:40, 3 Mar. 2012 (UTC)
Krom la rusa kaj la angla, mi povas iomete legi la hispanan, sed al mi estas malfacile legi politikajn novaĵojn. --AVRS (diskuto) 19:55, 4 Mar. 2012 (UTC)
Eble patrolado estas ebligita (vd ekzemple [1]), sed ni ne plu havas administrantojn, nek patrolantojn. --AVRS (diskuto) 20:46, 4 Mar. 2012 (UTC)

Kategorioj en ĉefpaĝo redakti

Mi vidas ke estas facile aliri al temaj kategorioj de la ĉefpaĝo; tamen ne eblas aliri al dataj kategorioj sed estus interese povi aliri de ĉefpaĝo, almenaŭ, al la kategorio de nuna monato. Oni povus aldoni tion, ie en la paĝo aŭ ŝanĝi iomete la daton, kiu aperas en la tabelo de la ĉefpaĝo:

de ĉi tio:

al ĉi tio:

  Farita. CasteloBrancodiskuto 19:53, 4 Mar. 2012 (UTC)
La ligilo ne ĝisdatiĝas aŭtamate en la ĉefpaĝo (ĝisdatiĝas la teksto sed ne la retadreso). Tio estas korektenda. La kodo, kiun mi uzis ĉi tie, ĝisdatiĝas aŭtomate.--Wikiseldon (diskuto) 23:33, 2 Apr. 2012 (UTC)
Mi mem korektis la aferon. Mi ne sciis ke mi rajtis fari ĝin, tial mi skribis ĉi tie.--Wikiseldon (diskuto) 00:02, 3 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono pri lingvohelpilo redakti

Ĉu mi rajtas fari ŝablonon por sciigi, ke artikola teksto estas korektita per http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/ ? Mi supozas, ke ne estos problemo sed mi preferas demandi.

Alia demando estas kien meti la ŝablonon? Ĉu en la artikola diskuto, aŭ ĉu ĝi estus pli bone ie en la artikolo mem?--Wikiseldon (diskuto) 13:20, 14 Mar. 2012 (UTC)

La poŝtelefona versio de la retejo ne ekzistas aŭ ne funkcias redakti

Mi provis hieraŭ nokte rigardi la retpaĝon de Vikinovaĵoj per mia poŝtelefono kaj mi surpriziĝis kiam mi vidis ke nune ne eblas rigardi ĝin per poŝtelefonoj (Rigardu: [eo.m.wikinews.org]), ŝajnas ke iu administranto devas ŝaltigi la poŝtelefonan version de la retejo, mi mem farus tion sed mi ne estas administranto, do mi petas al la administrantaro de ĉi tiu retejo ŝaltigi la poŝtelefonan version. Multan Dankon. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  00:08, 22 Nov. 2012 (UTC)

Nu, nun la poŝtelefona paĝo ja aperas, tamen aperas neniu el la novaĵoj! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  17:04, 2 Apr. 2013 (UTC)

2013 redakti

Tradukpeto redakti

Saluton al ĉiuj Vikinovaĵanoj! Jen mia unua komento tie ĉi, kaj pardonu min, se mi faris ian eraron aŭ afiŝis tion ĉi al la malĝusta loko. Anglaparolanto en la IRC-kanalo #wikipedia-eo petis traduki en:North Korea's rising tensions: Wikinews interviews Scott Snyder and Dr Robert Kelly. Mi tradukis por li - manke de tempo kaj energio aktuale - nur la titolon kaj la unuan paragrafon kaj li tion metis al La plimultiĝantaj disputoj de Nord-Koreujo: Vikinovaĵoj intervjuas Scott Snyder kaj d-ro Robert Kelly. Eble iu ĝin volas fintraduki, eble ne - mi nenion scias pri la ĉi-tieaj kutimoj kaj, kiel mi diris, pardonpetas, se mi ion faris malĝuste. Darkweasel94 (diskuto) 19:41, 8 Apr. 2013 (UTC)

Ĉefpaĝa ŝanĝo redakti

Ĉe la ĉefpaĝo aperas tre malnovaj novaĵoj (ho!); krome, por aperigi novajn novaĵojn oni devas ilin aldoni mane. Mi kreis la ŝablonon Plej freŝaj novaĵoj, sed mi ne enmetis ĝin en la ĉefpaĝo sen antaūdiro. Kion vi opinias pri ĝi? Ĉu ni uzos ĝin? Mi pensas ke ni povu lasi kelkajn novaĵojn kun bildoj, sed la plejmulto aperu per la ŝablono. --Sahaquiel9102 (diskuto) 22:27, 17 Jun. 2013 (UTC)

Ja ni provu uzi la ŝablonon, estas tre teda laboro anstataŭigi la novaĵojn permane. --200.26.133.136 23:16, 18 Jun. 2013 (UTC)
Saluton. Simple ni povus ekzemple
  • enmeti la ŝablonon kun la Plej freŝaj novaĵoj supre en la unua paĝo tuj sub "Titolpaĝo",
  • montri nur novaĵojn-kun-bildo pri ekzemple la lasta duonjaro kaj
  • movi la plej malnovajn novaĵojn-kun-bildo al arkivo.
Verŝajne por la legantoj novaĵoj-kun-bildo pli plaĉas ol nurtekstaj novaĵoj!
Restas por ni la problemo ke oni fakte bezonas esperantan ĵurnaliston por redakti sufiĉajn freŝajn artikolojn!
Do, kiel ŝanĝi la ĉefpaĝon? --Piet-c (diskuto) 09:58, 19 Jun. 2013 (UTC)
Viaj proponoj plaĉas al mi. Mi scias ke plaĉas pli kunbildaj novaĵoj sed ne ĉiam eblos ke novaĵo havu bildon, ĉu ne? Pri la freŝaj novaĵoj, mi pensas ni povus ĉiu dek kvin tagoj aŭ unufoje monate traduki novaĵon el niaj denasklingvaj Vikinovaĵoj, por tio ekzistas la ŝablono Traduko. Ankaŭ ni povus fojfoje eĥi, transkribi novaĵojn el Libera Folio aŭ aliaj E-ĵurnaloj (La Balta Ondo, Le Monde Diplomatique, ktp). Mi pensas ke tiel ni pli kaj pli bezonos pli da prilandaj kategorioj kaj ŝablonoj, kaj tio bonas :) --Sahaquiel9102 (diskuto) 22:27, 19 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, Sahaquiel. Jes, ni provu verki interalie tradukante el nia denaska lingvo kaj uzante aliajn esperantajn fontojn. Kaj eble iom post iom pli da personoj deziros verki ĉi tie.
Kiel vi vidis mi adaptis la ĉefpaĝon enmetante "plej freŝe"n en la dinamikaj listoj. Kion vi pensas pri la nuna formatigo de la ĉefpaĝo?--Piet-c (diskuto) 09:07, 21 Jun. 2013 (UTC)
Nun aspektas pli bone. Po du kunbildaj novaĵoj kaj la aliaj ĉe la listo, tre bone. Antaŭe estis ĉirkaŭ 7-8 novaĵoj kun bildoj, kaj tio igis la titolpaĝon tro longa, oni jam ne devas iri tro sube :). Mi disvastigis novaĝon per Fejsbuko, tial oni aldonis la RSS-on de Vikinovaĵoj al ĉi-paĝo Novajhoj. Tio eble allogos novajn legantojn kaj ebleble verkantoj. --Sahaquiel9102 (diskuto) 21:17, 21 Jun. 2013 (UTC)
Kion vi opinias pri fari same al aliaj Vikinovaĵoj kaj havi blokon pri Originalaĵoj kaj Intervjuoj (Je unu sama bloko por ni)? --Sahaquiel9102 (diskuto) 19:33, 22 Jun. 2013 (UTC)
Nuntempe ni ne havas sufiĉe da ĵurnalistoj por fari tion, mi pensas. Eble ni povos fari tion post unu jaro. Mi persone nun aktivas por startigi Vikivojaĝon en Esperanto.--Piet-c (diskuto) 09:30, 29 Jun. 2013 (UTC)

"Helpo pri ensalutado" redakti

Ĉe Specialaĵo:Ensaluti situas ligilo "Helpo pri ensalutado". Ĝi kondukis onin al la mikslingve nomita paĝo Helpo:Logging in. Mi alisendis al novkreita paĝo Helpo:Ensaluti, kiu ne estas tute malplena: Ĝi tekstas

(Verkenda. Thnidu (diskuto) 16:26, 18 Jun. 2013 (UTC))

Thnidu (diskuto) 16:30, 18 Jun. 2013 (UTC)

La koncerna ligilo jam devus esti ŝanĝita en translatewiki:MediaWiki:Helplogin-url/eo. Dum kelkaj sekvaj tagoj tiu ligilo devas ŝanĝiĝi al Helpo:Ensalutado. --KuboF (diskuto) 19:26, 28 Jun. 2013 (UTC)

@Vikinovajhoj redakti

Mi esperas ne ĝeni vin ĉiuj :), sed mi kreis la konton @Vikinovajhoj ĉe Twitter por dispepi la novaĵojn. Ĝi plejparte funkcias per RSS-oj, do oni devas fari preskaŭ nenion. Sed se iu el ni ĉeestas kongresoj, ktp; estus bone se ni povus informi el tiuj lokoj rekte. Mi pretas kundividi la pasvorton kaj ĉion pri la konto. --Sahaquiel9102 (diskuto) 02:47, 4 Jul. 2013 (UTC)

Originalaĵoj redakti

Mi kreis la paĝon Originalaj raportaĵoj, plej parte tradukante ĝin el la angla kaj hispana versio. Ĝi utilos precipe por kiuj ĉeestos kongresojn aŭ E-aranĝojn. Tiu paĝo estus politiko nia sekvenda, do estus tre bone se vi ĝin rigardas kaj aprobas (aŭ male). Jam alproksimiĝas la "sezono" de la E-aranĝoj kaj kongresoj, mi opiniis ke tiu ĉi paĝo helpus nin --Sahaquiel9102 (diskuto) 21:07, 19 Jul. 2013 (UTC)

La samon pri Vikinovaĵoj:Ĵusaj novaĵoj --Sahaquiel9102 (diskuto) 03:50, 20 Jul. 2013 (UTC)

Novaj ŝablonoj redakti

Kreis mi la ŝablonojn {{LF}} kaj {{GK}} por plirapidigi kaj plifaciligi la uzadon el Libera Folio kaj Gazetara Komuniko de UEA kiel fontoj por Vikinovaĵoj kaj ankaŭ por grupigi la novaĵojn kiuj uzas tiujn fontojn.

La ŝablono pri Gazetara Komuniko funkcias perfekta, tiu pri Libera Folio havas nur unu problemo, la defaŭlta aŭtoro devindus esti Redakcio, tamen mi ne sukcesas ke la ŝablono faru tion defaŭlte, do oni devas nepre enmeti "Redakcio"-n en la parametro aŭtoro. Mi provos solvi tiun problemeton. Kion vi pensas? --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  14:45, 2 Aŭg. 2013 (UTC)

Burokrato-kandidatiĝo de Sahaquiel9102 redakti

Bonvole vidu Burokrato-kandidatiĝon de Sahaquiel9102 kaj voĉdonu pore aŭ kontraŭe. --Sahaquiel9102 (diskuto) 22:31, 10 Okt. 2013 (UTC)

2014 redakti

Request for comment on Commons: Should Wikimedia support MP4 video? redakti

I apologize for this message being only in English. Please translate it if needed to help your community.

The Wikimedia Foundation's multimedia team seeks community guidance on a proposal to support the MP4 video format. This digital video standard is used widely around the world to record, edit and watch videos on mobile phones, desktop computers and home video devices. It is also known as H.264/MPEG-4 or AVC.

Supporting the MP4 format would make it much easier for our users to view and contribute video on Wikipedia and Wikimedia projects -- and video files could be offered in dual formats on our sites, so we could continue to support current open formats (WebM and Ogg Theora).

However, MP4 is a patent-encumbered format, and using a proprietary format would be a departure from our current practice of only supporting open formats on our sites -- even though the licenses appear to have acceptable legal terms, with only a small fee required.

We would appreciate your guidance on whether or not to support MP4. Our Request for Comments presents views both in favor and against MP4 support, based on opinions we’ve heard in our discussions with community and team members.

Please join this RfC -- and share your advice.

All users are welcome to participate, whether you are active on Commons, Wikipedia, other Wikimedia project -- or any site that uses content from our free media repository.

You are also welcome to join tomorrow's Office hours chat on IRC, this Thursday, January 16, at 19:00 UTC, if you would like to discuss this project with our team and other community members.

We look forward to a constructive discussion with you, so we can make a more informed decision together on this important topic. Keegan (WMF) (talk) 06:46, 16 Jan. 2014 (UTC)

Alŝutado de lokaj dosieroj redakti

Kial estas ĉi tie alŝutado de dosieroj malebligita? Ja ekz. en Vikipedio estas ebligita, kaj mi supozas (korektu min, se mi eraras), ke same tie ĉi eblus ebligi alŝutadon. Mi ĵus ŝovas dosieron de Komunejo al Vikipedio pro supozata rompo de kopirajtoj. Sed la dosieron mi ne povas alŝuti ĉi tien. --KuboF (diskuto) 15:51, 20 Jan. 2014 (UTC)

Universal language selector redakti

Saluton,

Universala lingvo-elektilo (ULS) estis malaktivigita en ĉiuj vikioj de la Fondaĵo Vikimedio antaŭnelonge pro problemoj pri rendimento (Bugzilla: 46306). Ĝin nun eblas ŝalti post ensaluto. Vi povas ĝin aktivigi en Specialaĵo:Preferoj, kie vi elektu "Ebligi Universalan Lingvo.elektilon".

Tio signifas:

  • Pluraj vikioj nun estas kun malpli ol optimala subteno por sistem-nivela tiparo
  • la tiparo OpenDyslexic ne estas disponebla (fakte por Esperanto tute ne disponebla, sed ja mestas tio prizorgata (KuboF))
  • Ttt-bazitaj enig-metodaj redaktiloj ne estas disponeblaj (tuŝas ĉiujn uzantojn)
  • La traduka kromprogramo estas rompita por vikioj, kiuj uzas ĝin por tradukado de paĝoj
  • Vikidatumoj ne estas disponebla por ĵavaskripta API de ULS

Mi ne scias kiom rapide ĝi estos solvita, sed la espero estas, ke "frue". Se vi konas homojn aŭ projektojn kiuj estos tuŝitaj de tio ĉi, bonvolu kunhavigi la novaĵon. Whatamidoing (WMF) (diskuto) 19:03, 21 Jan. 2014 (UTC) (tradukita de KuboF)

Bot policy redakti

Hello. To facilitate steward granting of bot access, I suggest implementing the standard bot policy on this wiki. In particular, this policy allows stewards to automatically flag known interlanguage linking bots (if this page says that is acceptable), which form the vast majority of such requests. The policy also enables global bots on this wiki (if this page says that is acceptable), which are trusted bots that will be given bot access on every wiki that allows global bots.

This policy makes bot access requesting much easier for local users, operators, and stewards. To implement it we only need to create a redirect to this page from Project:Bot policy, and add a line at the top noting that it is used here. Please read the text at m:Bot policy before commenting. If you object, please say so; I hope to implement in two weeks if there is no objection, since it is particularly written to streamline bot requests on wikis with little or no community interested in bot access requests. John F. Lewis (diskuto) 18:23, 12 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono Ukrainujo redakti

Io fuŝas ĉe tiu ŝablono. Mi rimarkis, ke kelkaj novaĵoj estas respegulataj kvazaŭ verkitaj en la sama tago - la 17-an de aprilo, dum mi faris tion en malsamaj tagoj.--RG72 (diskuto) 15:42, 30 Apr. 2014 (UTC)

Gazetaraj Komunikoj de UEA redakti

Por ke mi denove ne misu pri kopirajto, mi volas demandi ĉu estas Gazetaraj Komunikoj de UEA eldonataj sub libera licenco aŭ ĉu estas iu konsento aŭ eventuala toleremo pri ilia uzo ĉe Vikinovaĵoj. Konkrete temas pri artikolo UEA: Riĉprograma malferma tago. Ĉe la paĝaro mi ne trovis ajnan deklaron pri licencado, do ĝi estas aŭtorrajte protektita (almenaŭ en EU). --Venca24 (diskuto) 11:49, 20 Maj. 2014 (UTC)

Kara Venca,
Laŭ paĝo UEA-retlistoj la Gazetaraj Komunikoj de UEA estas:
Regulaj informoj pri la agado de la Universala Esperanto-Asocio,
preparataj en la Centra Oficejo por E-gazetaro kaj UEA-aktivuloj.
Kvanto da abonantoj: 673
Do la gazetaraj komunikoj estas preparataj interalie por E-gazetaro, tio estas ekzemple: por Vikinovaĵoj.
Se ĉi tiu informo viaopinie ne sufiĉas, mi proponas, ke ni informiĝu ĉe UEA per retpoŝta adreso el la paĝo kontaktu nin.
Amike, --Piet-c (diskuto) 15:37, 20 Maj. 2014 (UTC)
Kara Venca,
Bonvolu vidi ankaŭ gazetaran komunikon ĉe alineo Senkopirajto en Vikipedio.
Amike, --Piet-c (diskuto) 17:12, 20 Maj. 2014 (UTC)
Saluton Piet-c,
Al "Regulaj informoj pri (...) preparataj en la Centra Oficejo por E-gazetaro...": Tio, ke ili estas preparataj por iu, ne signifas ke la gazeto povas uzi ĝin ajnmaniere (kaj eĉ legantoj de la gazeto) se tio ne estas permesita de la provizanto. Antaŭe mi rigardis aliajn novaĵojn bazitajn sur GK de UEA: Revuo «Esperanto» havas novan redaktoron ne estas kopiita kaj Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2013 enhavas nur triviaĵojn, do ĝi ne estas aŭtorrajte protektata.
Al Vikipedio: La artikolon mi legis antaŭ ol mi skribis. Krome ke ĝi ne citas ajnan fonton, la vortoj "laŭ kutima kompreno" estas tre nedefinitaj. Leĝo ne funkcias "laŭ kutima kompreno". Alia afero estas justa uzo, ĉar en multaj landoj estas "ĵurnalisma licenco" deklarata en aŭtorrajtaj leĝoj (almenaŭ en Ĉeĥio[2] kaj Slovakio[3]). Pri justa uzo mi ankaŭ celis en la unua skribaĵo (ĉu estas konsento aŭ toleremo de Vikinovaĵanoj).
Al retpoŝto: Eble necesos demandi en UEA. Se ili respondos jese, ĉu ni tion aprobu per OTRS aŭ (se ilia respondo estos ĝenerala) ĉu ni faru de tio precendencon pri justa uzo?
Ankaŭ amike --Venca24 (diskuto) 22:00, 20 Maj. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi ne certas pri preciza kopirajto kaj "kutima kompreno" ne ŝajnas al mi sufiĉa. Plejbonus demandi rekte UEA (foje tio iom daŭras...) kaj ĝis ilia respondo ne publikigadi novajn iliajn gazetarajn komunikojn. Mi ankaŭ preferus ne kopii aligazetajn novaĵojn, sed preferi proprajn, aŭ surbazitaj de aligazetaj. --KuboF (diskuto) 11:01, 22 Maj. 2014 (UTC)
Ĝenerala direktoro de UEA skribis al mi, ke GK-oj "estas libere distribueblaj" informite pri uzo de nia licenco, do mi konsideras tion kiel jesan respondon. Mi sendis tion al OTRS, sed ĝis nun neniu respondis al mi. Laŭ mi tio indas esti markita. Ĉu estas pli bone skribi en la ŝablonon ke "ĉiu GK estas libere uzebla" aŭ krei paĝon ekz. Vikinovaĵoj:Libere uzeblaj fontoj (simile kiel en la ĉeĥa)? --Venca24 (diskuto) 11:40, 15 Jun. 2014 (UTC)
Ni havas Helpo:Fontoj de novaĵoj por tio. Eble ni povus enmeti subtitolon pri liberaj fontoj. Kiam ni ricevu la respondon de la OTRS, ni povus krei Helpo:Gazetara Komuniko kun la respondo, kaj aldoni ligilon al Ŝablono:GK tien. --Sahaquiel9102 (diskuto) 15:49, 15 Jun. 2014 (UTC)
Se kun OTRS nenio okazos, mi povas provi resendi la mesaĝon. --Venca24 (diskuto) 21:28, 22 Jun. 2014 (UTC)

Bultenoj de Afrika komisiono de UEA redakti

GK-oj "estas libere distribueblaj", laŭ la diskuto ĉi-supre.

Ĉu la samo validas por la informoj (kun bildoj) ene de la bultenoj de la AK de UEA, ekz. por la 22-a bulteno (pdf)?

La bultenoj troviĝas en la retejo de Afrika komisiono de UEA. --Piet-c (diskuto) 14:16, 17 Jun. 2014 (UTC)

La demando en la retpoŝto celis nur al GK-oj de UEA. Por la afrikaj bultenoj taŭgus demandi al Afrika Oficejo. --Venca24 (diskuto) 21:22, 22 Jun. 2014 (UTC)

Vikidatumoj jam funkcias en Vikinovaĵoj redakti

Hieraŭ estis por Vikinovaĵoj ŝaltita subteno por interlingvaj ligilojn pere de Vikidatumoj. Pri baza uzado de Vikidatumoj vidu (kaj eble transprenu) la paĝon w:Vikipedio:Vikidatumoj. --KuboF (diskuto) 00:13, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

2015 redakti

Ĉu permesi ion tian? redakti

Bolivio: studentoj grandnombre prezentas siajn tezojn en indiĝenaj lingvoj havas ligilon al pli granda novaĵo, kaj la enhavo ĉi tie estas malgranda. Vikinovaĵoj estas gazeto pri liberaj novaĵoj, kaj la enhavo en ĝi estas libera. Se ni permesus novaĵojn tiajn nur parto de la novaĵo estus libera. Kion vi opinias pri tio ĉi? --Sahaquiel9102 (diskuto) 17:44, 11 Okt. 2014 (UTC)

Saluton, Sahaquiel. La enhavo estas laŭ  . Do ĝi reuzeblas en Vikinovaĵoj (Creative Commons Attribution 2.5), ĉu ne? --Piet-c (diskuto) 19:29, 11 Okt. 2014 (UTC)
Resaluton, Sahaquiel. Utiligante mallongaĵojn oni povos atingi pli grandan legantopublikon koncerne al la nia esperanta Vikinovaĵoj-retpaĝaro, mi pensemas. Ĉu vi ne pensas same? --Piet-c (diskuto) 19:03, 13 Okt. 2014 (UTC)
Sed unu afero estas uzi mallongaĵojn (kio estas plimalpli konciza rezumo de novaĵo) kaj alia tranĉi la novaĵon por alidirekti al alia retejo for de Vikinovaĵoj kaj de Vikimedio. Sed se vi konsentas, mi ne kontraŭas. --Sahaquiel9102 (diskuto) 13:37, 18 Okt. 2014 (UTC)
Saluton, mi devas konsenti kun Sahaquiel9102, ke mallongaĵo bonas, sed se ĝi estas plena. Ĉi tie ĝi estas trompita meze de la frazo. Sufiĉus finskribi ĝin, sed mi ne trovis sur la ligata retpaĝaro sub kiu licenco Krea Komunaĵo estas la enhavo eldonita. Sciigu min se mi misvidis ion. Alikaze se ne estus klara licencigo de la artikolo, tiu ĉi mallongaĵo estus reskribenda aŭ forigenda. --Venca24 (diskuto) 18:34, 9 Jan. 2015 (UTC)

Propono pri ŝanĝo de x-anstataŭado en vikiaj projektoj redakti

En la Esperanta Vikipedio nun estis komencita diskuto pri ŝanĝo de farado de ĉapelitaj literoj en Esperantaj viki-projektoj. Mi proponis ekdiskuti tie kaj poste fari saman diskuton en aliaj viki-projektoj, inklude de tiu ĉi. Mi invitas ĉiujn interesiĝantojn veni al Diskutejo de Esperanta Vikipedio! Dum via komento bonvolu mencii, ke via ĉefa projekto estas iu alia ol Vikipedio, por bona superrigardo. --KuboF (diskuto) 13:30, 17 Feb. 2015 (UTC)

Ŝanĝo de x-anstataŭado en Vikinovaĵoj redakti

Mi supre menciis proponon pri ŝanĝo de x-anstataŭado en Esperanta Vikipedio. La koncerna Peto pri komento finiĝis kun klarega rezulto por ŝanĝi manieron de x-sistemo de malnova al nova per Universala LingvoElektilo. Mi lanĉas la saman diskuton pri ŝanĝo en Esperanta Vikinovaĵoj.

Kiel vi certe scias, Esperantaj viki-projektoj montras Esperantajn ĉapelitajn literojn tute bone, sed dum redaktado de kodo ili aperas uzante x-sistemon. Do, en artikolo estas montrite eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde, kvankam la kodo aspektas ehxosxangxo cxiujxauxde. Kvankam la funkcio funkcias por kutima redaktado, ĝi ĉiam faras ĝenajn problemojn, kelkajn el ili mi listigas sube.

Tiu ĉi funkcio estis aldonita en fruega komenco de Vikipedio, kiam ankaŭ interreto (en multaj landoj) ne estis signife disvastiĝinta, tajpado de ĉapelitaj literoj per komputilo estis (precipe por neteĥnikistoj) koŝmaro kaj retfoliumiloj estis sufiĉe primitivaj. Mi memoras, ke en tiu tempo mi ankoraŭ uzadis diskedojn... Intertempe la aferoj ege ŝanĝiĝis - nuntempe eblas tute bone tajpi ĉapelitajn literojn en ĉiuj gravaj komputilaj operaciumoj kaj modernaj retfoliumiloj provizas mirindajn eblojn.

 
Aspekto de Universala LingvoElektilo por Esperanto

Nuntempe en Esperanta Vikinovaĵoj (kaj aliaj projektoj) funkcias etendaĵo Universala LingvoElektilo, per kiu ankaŭ eblas tajpi ĉapelitaj literojn, ne nur per x-metodo, sed ankaŭ h-metodo, Zamenhofa h-metodo kaj aliaj (detala priskribo por interesiĝantoj). Universalan LingvoElektilon vi povas provi dum vi redaktas artikolon - dekstre en tekstujo dum tajpado kaj por kelkaj sekundoj post tajpado aperas kesteto kun sageto, alklaku ĝin, elektu Esperanton kaj iom testu.

Eblas ŝanĝi agordojn de Esperanta Vikinovaĵoj tiel, ke Universala LingvoElektilo estus defaŭlte ŝaltita por ĉiuj kun specifa konverta metodo, ekzemple x-metodo. Por absolutega plejparto de uzantoj, inklude neensalutiĝintaj, tio funkcius preskaŭ same - nura diferenco estus, ke ĉapelitaj literoj montriĝadus jam dum tajpado kaj estus videblaj jam ekde komenco de redaktado. Por tiu funkcio tamen estas bezonata Ĝavoskripto (JavaScript), kiun tamen subtenas ĉiuj modernaj retfoliumiloj.

Kiel funkcias la Universala Lingvo-Selektilo?

Por mallongigi kaj faciligi la diskuton: La w:Helpo:Universala LingvoElektilo jam funkcias kaj estas disponebla. Jen kiel ĝi funkcias:

kelkaj problemoj de la eksmoda x-sistemo (aldonu vian!)
  • problemo pri HotCat
  • Diskutejo - problemo pri Vivanta antŭvido, teĥnika fono simila al VarmaKato
  • problemo dum kopiado de inter viki-projektoj
    • Diskutejo (nun eĉ de neesperantisto) kaj bezonata ŝango
    • kopiado de vortojn kiel LinuxBordeaux de alilingvaj artikoloj rompas la vorton, speciale ĝena ĝi estas en ligiloj
    • kopiado de tekstoj kaj ŝablonoj al nova Esperanta projekto en Vikimedia Kovilo (ekz. Esperanta Vikivojaĝo) estas problema, ĉar en Kovilo ne funkcias x-metodo same kiel en Vikipedio
  • Helpo:Alinomi paĝon - alinomado de artikolo kun fuŝa ikso estas malsimpla
  • Diskutejo - problemo pri dosiernomoj (bezonata ŝanĝo)
  • Diskuto de KuboF - problemo de robotistoj
  • luterum-kontroliloj superflue markas x-vortoj, kio malplifaciligas trovon de vere misliterumita vorto
  • pri la filozofio malantaŭ la sistemo
    • Diskutejo - Fundamenta argumento kontraŭ x-sistemo (kaj por h-sistemo)

Tial mi prezentas proponon malŝalti malnovan x-metodan konvertadon kaj samtempe ŝalti novan x-konvertadon per Universala LingvoElektilo. Io tia jam estis proponita antaŭ jaro, sed estas necesa konsento de loka komunumo, kion mi faras nun. Bonvolu subteni unu eblon el la subaj aŭ/kaj diskuti ĝin tute sube. Laŭ la rezulto mi sciigos evoluigistojn.

Ĉar plej bonus samtempe fari tian ŝanĝon en ĉiuj Esperantaj viki-projektoj, mi komencis la diskuton en la Esperanta Vikipedio. Tie estis starigitaj pluraj demandoj kaj klarigitaj neklaraj partoj. Se en la supra mallonga propono estas io neklara, bonvolu unue serĉi la temon en la Vikipedia diskuto. Se post du semajnoj ne estos kontraŭoj, aŭ eĉ estos subteno en ne-Vikipediaj projektoj, mi plu procedos la aferon kaj petos evoluigistojn pri la koncerna ŝanĝo. --KuboF (diskuto) 00:41, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun x-metoda anstataŭado redakti

  1.   Por: kiel proponinto --KuboF (diskuto) 00:41, 14 Mar. 2015 (UTC)
  2.   Por: Ĉar LingvoElektilo funkcias kaj ni ne uzas Vidredaktilon, mi ne vidas ajnan problemon kun malŝalto de malnova sistemo. --Venca24 (diskuto) 18:39, 23 Mar. 2015 (UTC)

Por laso de la nuna stato redakti

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun alia anstataŭado ol x-metoda redakti

(bonvolu tuj mencii kiun anstataŭ-metodon vi preferus)

Sindetenas redakti

Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la afero sed (almenaŭ portempe) ne decidiĝis pri certa eblo.

Diskuto redakti

Venca24, en VidRedaktilo funkcias nek la malnova x-sistemo, nek Universala LingvoSelektilo :( --KuboF (diskuto) 20:53, 3 Apr. 2015 (UTC)

Kaj ĉar ni ne uzas VidRedaktilon, tio tiom ne gravas, ĉu ne? --Venca24 (diskuto) 09:15, 8 Apr. 2015 (UTC)

Rezulto redakti

Ĉar dum monato neniu kontraŭis kaj eĉ estis subteno, mi petos evoluigistojn pri malŝalto de la malnova x-sistemo kaj defaŭltigo de x-anstataŭado per Universala LingvoSelektilo. Ĉar, precipe en komenco, povas aperi problemetoj pri uzantoj, kiuj iom-post-iom alkutimiĝas al nova sistemo, Uzanto:Blahma preparis filtrilon kaj redakto-etikedilon por marki redaktojn kun erare enmetitaj iksoj. Tiel en lastaj ŝanĝoj kaj historio de paĝo videblos, kiuj redaktoj meritas tiurilate atenton (vidu ekzemplon en Vikipedio). Rezulte vi povas kontakti uzanton kaj klarigi kiel labori pli efektive. (Tamen konsciu, ke tiu filtrilo kaptas nur okazon, kiam neniu supersigno estis aldonita sed estis aldonita almenaŭ unu ikso; tial ekz. mistajpita ikso en alie bone supersignita teksto ne estos markita)

Administrantoj povus (se estus, nun ŝajne necesos peti tutvikian administranton aŭ iun kun sufiĉa rajto) la filtrilon instali en Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/new. Kodon vi povas ricevi en w:Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/3 (iru al "Eksporti ĉi tiun filtrilon al alia vikio"). Okaze de demando vi povas min kontakti en mia Vikipedia diskuto. Amike. --KuboF (diskuto) 12:38, 13 Apr. 2015 (UTC)

Anoncoj redakti

Saluton. Jam estis faritaj kelkaj pruvoj kun eldono de anoncoj pri eventoj kaj aranĝoj ĉe Vikinovaĵoj (kongreso kaj somerkursaro en Aŭstralio, Mezorienta Kunveno, EsPrimo), do eble estas bona tempo por demandi ĉu ni volas permesi ion tian ĉe Vikinovaĵoj. En aliaj lingvaj versioj ne estas io simila (se mi scias), sed ekzemple ĉeĥa versio havas "historiajn novaĵojn" kiuj ankaŭ ne estas aliversie. Anoncoj estas ankaŭ aktualaj, do malgraŭ ili ne estas puraj novaĵoj, ili estas aktualaĵoj. Plej proksima konflikto de tiu ĉi afero estas reklamo, kiu ne rajtas esti ĉe ajna vikimedia projekto. Se ni estos por, do respondindas jenaj demandoj: pri kiuj eventoj oni povos skribi anoncojn (ĉu nur E-aranĝojn, ĉu aliaj aranĝoj), kiajn regulojn starigi por ke ĝi ne estu pura reklamo kaj por ke ĝi estu skribita el neŭtrala vidpunkto? --Venca24 (diskuto) 07:29, 24 Mar. 2015 (UTC)

Nu, mi pensas ke E-aranĝoj havas fortan gravecon por E-gazeto kia nia, sed E-o ankaŭ estas internacia, pro tio internaciaj aranĝoj ankaŭ povus havi spacon en VNĴ, se ĝi estas sufiĉe "gravaj kaj konataj". Ili ĉiuj estu skribitaj laŭ neŭtrala vidpunkto kaj ne estu nur propagandiloj, pli bone raportoj. --Sahaquiel9102 (diskuto) 21:24, 11 Apr. 2015 (UTC)
Vikinovaĵoj ne estas nura gazeto, sed ĉefe liberfonta novaĵretejo (tio validas inter ĉiuj lingvoj).
Mi ankoraŭ ne vidas klaran distingon inter tio, kio estas neŭtrala anonco kaj kio jam estas malpermesita reklamo. Sube mi aldonis spacon por proponi regulojn por ke niaj anoncoj estu "vikimediecaj" (neŭtralaj). Ankoraŭ mi rememoris ke pasintjare mi informis pri SES per novaĵo pri ĝia du-urba okazado en ĉeĥaj Vikinovaĵoj (jen ĝi). Do ankaŭ niaj anoncoj povus esti simile novaĵaj, sed tiam ili bezonas havi ankaŭ ion plian pri kio informi.
Raporto informas pri io jam pasinta, ĉu ne? --Venca24 (diskuto) 07:02, 12 Maj. 2015 (UTC)

Proponataj reguloj redakti

  • Pri la okazaĵo informu almenaŭ du diversaj (kaj ekstervikimediaj) fontoj. (Ne kalkulante nure kopiigitan tekston.) --Venca24 (diskuto) 07:02, 12 Maj. 2015 (UTC)
  • Krom citaĵoj, eviti plej-vortojn (plej granta, plej bona, ktp.) se same ne informas pri la okazaĵo almenaŭ unu fonto ekstervikimedia kaj sendependa de organizantoj de la okazaĵo. --Venca24 (diskuto) 07:02, 12 Maj. 2015 (UTC)

  Por: Por uzi en fontojn pli ol unu ligilo, krom se temas pri originala raporto. Tiu regulo ankaŭ estas en la hispana vikinovaĵoj, kaj mi pensas ankaŭ en aliaj. — La komenton aldonis, sen subskribo, Sahaquiel9102 (diskutokontribuoj)

Ĉu en hispanlingvaj vikinovaĵoj estas anoncoj? Ĉu ili havas pli da regulojn pri anoncoj por ke ni povu inspiriĝi? --Venca24 (diskuto) 20:56, 18 Maj. 2015 (UTC)
Jes, krom se temas pri originala raporto aŭ oficiala fonto (UNO, ktp), oni devas aldoni almenaŭ du malsamajn fontojn por ke la novaĵo estu neŭtrala. --Sahaquiel9102 (diskuto) 18:22, 6 Jun. 2015 (UTC)
  • Ne aldoni en la anonocon kontaktinformojn, sed anstataŭe ligi al oficiala retejo de la okazaĵo. --Venca24 (diskuto) 10:01, 26 Jul. 2015 (UTC)

Mi pensas ke bone estus ke en Vikinovaĵoj estus anoncoj. Mi ne komprenas kial tio estas problemo. En pola versio de Vikinovaĵoj povas aldoni anoncoj. Ne povas nur skribi "interesa", "bela", "plej bona" (w:Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:00, 8 Jun. 2015 (UTC)

Post tiu ĉi diskuto mi ankaŭ ne plu kontraŭas al anoncoj, nur ni kreu klarajn kaj facilajn regulojn por ili. --Venca24 (diskuto) 10:01, 26 Jul. 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj Azio redakti

 
Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (diskuto) 00:14, 4 Nov. 2015 (UTC)

2016 redakti

Propono de nova Ĉefpaĝo redakti

Saluton! Mi prilaboris novan ĉefpaĝon multe pli alloga. Ĝi enhavas preskaŭ ĉiun informon de la malnova kaj eĉ pliaj aferoj ĝis nun ne aperigitaj. Vi povas vidi ĝis en Uzanto:Sahaquiel9102/Provejo. Se neniu kontraŭas mi ŝanĝos la ĉefpaĝon. --Sahaquiel9102 (diskuto) 04:10, 22 Feb. 2016 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis, mi ŝanĝos la Ĉefpaĝon ĉinokte. --Sahaquiel9102 (diskuto) 16:12, 8 Mar. 2016 (UTC)

x-sistemo → eks-sistemo redakti

La hodiauxaj sxangxoj en Phabricator kaj Gerrit devos signifi, ke post du jaroj, kun helpego de Brion VIBBER (disk. · kontr.), Jdforrester (WMF) (disk. · kontr.), Amire80 (disk. · kontr.), kaj WhatamIdoing (disk. · kontr.), la deviga uzado de la x‑sistemo dum redaktado, devas baldaux fori. Grandan dankon al ili! Dankon egale al LLarson (disk. · kontr.), kiu verkis tiun mesaĝon. --Psychoslave (diskuto) 13:38, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

18:06, 5 dec. 2016 (UTC)

19:29, 12 dec. 2016 (UTC)

20:33, 19 dec. 2016 (UTC)

2017 redakti

19:12, 9 jan. 2017 (UTC)

23:24, 16 jan. 2017 (UTC)

20:14, 23 jan. 2017 (UTC)

18:45, 30 jan. 2017 (UTC)

19:45, 6 feb. 2017 (UTC)

18:06, 13 feb. 2017 (UTC)

19:25, 20 feb. 2017 (UTC)

19:55, 27 feb. 2017 (UTC)

23:23, 6 mar. 2017 (UTC)

15:26, 13 mar. 2017 (UTC)

22:03, 20 mar. 2017 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo redakti

Saluton al ĉiuj, mi anoncis ke mi postulato esti administranto de Vikinovaĵoj helpi subteni la foresto de ajna administranto. Interesatoj povas voĉdoni ĉi tie. Dankon. —Alvaro Molina ( - ) 03:40, 24 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

14:46, 27 mar. 2017 (UTC)

17:53, 3 apr. 2017 (UTC)

18:34, 10 apr. 2017 (UTC)

19:32, 17 apr. 2017 (UTC)

16:40, 24 apr. 2017 (UTC)

19:50, 1 maj. 2017 (UTC)

02:24, 9 maj. 2017 (UTC)

21:48, 15 maj. 2017 (UTC)

22:02, 22 maj. 2017 (UTC)

12:18, 30 maj. 2017 (UTC)

19:04, 5 jun. 2017 (UTC)

15:29, 12 jun. 2017 (UTC)

15:44, 19 jun. 2017 (UTC)

15:38, 26 jun. 2017 (UTC)

15:32, 3 jul. 2017 (UTC)

15:07, 10 jul. 2017 (UTC)

22:59, 17 jul. 2017 (UTC)

15:57, 24 jul. 2017 (UTC)

Improved search in deleted pages archive redakti

Please help translate to your language

During Wikimedia Hackathon 2016, the Discovery team worked on one of the items on the 2015 community wishlist, namely enabling searching the archive of deleted pages. This feature is now ready for production deployment, and will be enabled on all wikis, except Wikidata.

Right now, the feature is behind a feature flag - to use it on your wiki, please go to the Special:Undelete page, and add &fuzzy=1 to the URL, like this: https://test.wikipedia.org/w/index.php?title=Special%3AUndelete&fuzzy=1. Then search for the pages you're interested in. There should be more results than before, due to using ElasticSearch indexing (via the CirrusSearch extension).

We plan to enable this improved search by default on all wikis soon (around August 1, 2017). If you have any objections to this - please raise them with the Discovery team via email or on this announcement's discussion page. Like most Mediawiki configuration parameters, the functionality can be configured per wiki. Once the improved search becomes the default, you can still access the old mode using &fuzzy=0 in the URL, like this: https://test.wikipedia.org/w/index.php?title=Special%3AUndelete&fuzzy=0

Please note that since Special:Undelete is an admin-only feature, this search capability is also only accessible to wiki admins.

Dankon! CKoerner (WMF) (talk) 18:39, 25 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

21:45, 31 jul. 2017 (UTC)

21:45, 7 aŭg. 2017 (UTC)

23:28, 14 aŭg. 2017 (UTC)

18:00, 21 aŭg. 2017 (UTC)

22:09, 28 aŭg. 2017 (UTC)

22:14, 4 sep. 2017 (UTC)

19:15, 11 sep. 2017 (UTC)

15:31, 18 sep. 2017 (UTC)

15:59, 25 sep. 2017 (UTC)

23:25, 2 okt. 2017 (UTC)

14:20, 9 okt. 2017 (UTC)

15:31, 16 okt. 2017 (UTC)

18:18, 23 okt. 2017 (UTC)

00:20, 31 okt. 2017 (UTC)

18:44, 6 nov. 2017 (UTC)

19:19, 13 nov. 2017 (UTC)

19:18, 20 nov. 2017 (UTC)

20:30, 27 nov. 2017 (UTC)

17:50, 4 dec. 2017 (UTC)

Invitation to Blocking tools consultation redakti

Hello all,

The Wikimedia Foundation's Anti-Harassment Tools team invites all Wikimedians to discuss new blocking tools and improvements to existing blocking tools in December 2017 for development work in early 2018.

How can you help?

  1. Share your ideas on the discussion page or send an email to the Anti-Harassment Tools team.
  2. Spread the word that the consultation is happening; this is an important discussion for making decisions about improving the blocking tools.
  3. Help with translation.
  4. If you know of previous discussions about blocking tools that happened on your wiki, share the links.

We are looking forward to learning your ideas.

For the Anti-Harassment Tools team SPoore (WMF), Community Advocate, Community health initiative (talk) 23:23, 7 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

17:58, 11 dec. 2017 (UTC)

15:27, 18 dec. 2017 (UTC)

2018 redakti

16:19, 8 jan. 2018 (UTC)

18:45, 15 jan. 2018 (UTC)

23:55, 22 jan. 2018 (UTC)

17:06, 29 jan. 2018 (UTC)

20:51, 5 feb. 2018 (UTC)

21:59, 12 feb. 2018 (UTC)

22:54, 19 feb. 2018 (UTC)

19:52, 26 feb. 2018 (UTC)

17:12, 5 mar. 2018 (UTC)

19:44, 12 mar. 2018 (UTC)

15:04, 19 mar. 2018 (UTC)

20:04, 26 mar. 2018 (UTC)

19:28, 2 apr. 2018 (UTC)

18:08, 9 apr. 2018 (UTC)

15:20, 16 apr. 2018 (UTC)

18:16, 23 apr. 2018 (UTC)

ELiSo partoprenis la Vikimedian Konferencon 2018 redakti

 
Trovu la 8 esperantistojn kaj vicon da pluŝuloj!
Organizuloj viciĝas

Saluton karaj kunredaktantoj!

Mi ŝatus informi vin, ke lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la Vikimedia Konferenco 2018, pinta renkontiĝo de organizita parto de la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ Esperanta Vikimedia grupo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) en konsisto Ivan Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).

Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin iom-post-iom, precipe en la dissendolistoj eliso kaj eliso-anoncoj (do aliĝu por ricevi novaĵojn plej frue kaj plej komplete!). Sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.

Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo de novaj aferoj).

Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi Tema Organizo de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) Faka Asocio de UEA.

Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj, w:Ŝablono:Uzanto sandbox+, Stirpanelo por programoj kaj eventoj kaj UserViews. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!

Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030. Ĉar estas ĝenerala konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, en la tutmonda vikimedia movado komenciĝis tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru de uzado de la angla al Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum videoregistrado - la videon mi publikigos baldaŭ.

Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en la YouTube-kanalo de ELiSo, do ekabonu la kanalon jam nun por esti sciigita tuj post publikigo (kaj memoru klaki la sonorileton por vere ricevi la sciigojn...).

Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj mi denove dankas pro esperantista subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon en kaj ekster Vikipedio, kiu ĵuse plikonkretiĝias.

Amike, --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:58, 29 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Helpu puŝi organizon Esperanto kaj Libera Scio al sekva nivelo! redakti

 
Aliĝu al la laborgrupo por puŝi ELiSon al sekva nivelo!

Saluton ĉiuj!

En mia antaŭa mesaĝo mi koncize (nu, eble ne tiom koncize...) prezentis superrigardon pri parto de Esperanta agado dum la Vikimedia Konferenco 2018. Pluraj el unuopaj punktoj tamen bezonas aktivan partoprenon de ĝuste vi! Ankaŭ la jena.

Nia grupo estis sub la nomo Esperanto kaj Libera Scio oficiale rekonita fare de la Fondaĵo Vikimedio kiel Vikimedia Uzanto-Grupo en 2013. Ekde tiam ni funkcias kiel neformala grupo kun distribuita (ni povas diri "laŭokaza") gvidado. Tio certagrade funkcias (ja vidu niajn ĝisnunajn sukcesojn kaj nune faratan laboron, ekz. Vikio amas ZEOjn). Sed dum la kunsido dum la Konferenco ni unuanime konstatis, ke ni povas atingi pli multe, helpi al pli da homoj kaj disvastigi vikimedion pli foren se ni pli intence zorgos pri bontenado kaj evoluo de niaj strukturo kaj strategio.

Tial ni starigis laborgrupon, kiu nin gvidos tra la procezo de starigo de tiu strukturo. Ni ankaŭ konscias, ke ne ĉiuj povis partopreni dum la konferenco kaj ke indas inkludi homojn kun diversaj kapabloj kaj talentoj por atingi elstaran sukceson!

Tial ni invitas vin al la laborgrupo por gvidi ELiSon al sekva nivelo!

Kio estos la laboro?
En la laborgrupo ni unue diskutos estontecon de ELiSo. Mi antaŭvidas 2-3 videovokojn kaj intertempan retpoŝtumadon kaj prilaboradon de dokumentoj. Laŭ rezultoj de tiuj diskutoj ni faros sekvajn agojn. Ni ĝenerale supozas, ke ni gvidos verkadon de statuto laŭ kiu ĉiu ELiSano elektos estraron. Detaloj estas por laborgrupa diskuto.
Kiel aliĝi al la laborgrupo?
Ĝis la 13a de Majo 2018 23:59 UTC deklaru vian intencon aliĝi per retmesaĝo al la dissendolisto eliso, al mi persone aŭ en la Diskutejo de la Esperanta Vikipedio.
Ĉu aliĝante al la laborgrupo oni eniras estraron?
Ne. La laborgrupo ekzistos por gvidi procezon por ekhavi funkciantan kaj firman strukturon; kiam tio estos atingita, la laborgrupo disiĝos. Membroj de la laborgrupo estas tre bonvenaj kaj invitataj plufunkcii en gvida rolo en ELiSo, sed tio ne estas deviga. Ĉiuokaze, precizan strukturon de estonta ELiSo ni interkonsentos en la laborgrupo kaj ni antaŭvidas diversajn manierojn kiel partopreni en ELiSo, ĉu en "estraro" aŭ ekster ĝi.
Kiuj estas membroj de la laborgrupo?
Dume estas 5 homoj: Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz kaj mi (KuboF Hromoslav). Mi volontulis por gvidi la laborgrupon.

Do, se vi volas vidi ELiSon atingadi pli multe kaj labori pli profesie, aliĝu!

Nome de la prepara laborgrupo, --KuboF Hromoslav (talk) 12:18, 29 April 2018 (UTC)

16:18, 30 apr. 2018 (UTC)

16:27, 7 maj. 2018 (UTC)

22:22, 14 maj. 2018 (UTC)

Novaj monpetoj por informado redakti

Por agado de la organizo Esperanto kaj Libera Scio mi malfermis 2 novajn monpetojn ĉe la Fondaĵo Vikimedio:

  1. prezentado de Vikio Amas ZEOjn dum UK 2018
  2. novaj, modernaj informiloj pri Vikipedio

Unue, dankon al Sahaquiel9102 kaj Peter Baláž pro bona kunlaboro, kuncerbumado, ĉiama puŝado kaj helpado! Ni laboris sub tempa streĉo, do mi ĝojas, ke almenaŭ nun mi povas anonci la projektojn.

 
Emblemo de la fotokonkurso Vikio amas ZEOjn

Ambaŭ projektoj celas plipopularigi precipe Esperantajn viki-projektojn kaj enhavojn inter esperantistoj. Parte temas ankaŭ pri ĝenerala informado pri vikimedio. Grava parto estas la konkurso Vikio amas ZEOjn 2018, kie ni invitas homojn kontribui per fotoj pri ZEOj. Ni supozas vastan informadon al ĝenerala publiko per Vikipedioj - multaj el ili supozeble ekkonos ZEOjn kaj Esperanton por la unua fojo! Por la projekto estis Petro Baláž bonkora kaj akceptis dum UK 2018 prelegi kaj informi pri la projekto.

La dua projekto temas pri kutimaj informaj / instruaj materialoj, kiujn ni uzados dum estontaj prelegoj kaj trejnadoj por helpi al homoj pli bone memori kaj uzi la informojn. Ĉar ankaŭ ni estas nur homoj kaj ne povas plurobliĝi, pripensu ankaŭ vi prelegi kaj trejni pri Vikipedio kaj aliaj vikiaj projektoj. En ELiSo ni laŭeble provizas helpon, per tiu ĉi monpeto strebas pri distribuo de instruaj flugfolioj kaj plurfoje jam sukcese monpetis por helpi financi la vojaĝon.

Fine, se vi ŝatas la agadon, mi petas vin esprimi vian subteno pri la monpetoj en la suba sekcio "Endorsements", konkrete prezentado pri ZEOj kaj informiloj. Nia Esperanta grupo jam estas konata en la Vikimedia mondo, sed akcepto de monpetoj dependas ankaŭ de montrita intereso de la komunumo. Antaŭdankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:40, 17 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

17:33, 21 maj. 2018 (UTC)

12:40, 29 maj. 2018 (UTC)

21:54, 4 jun. 2018 (UTC)

21:55, 11 jun. 2018 (UTC)

Update on page issues on mobile web redakti

CKoerner (WMF) (talk) 20:58, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

21:47, 18 jun. 2018 (UTC)

23:10, 25 jun. 2018 (UTC)

00:46, 3 jul. 2018 (UTC)

23:10, 9 jul. 2018 (UTC)

16:01, 16 jul. 2018 (UTC)

09:44, 24 jul. 2018 (UTC)

14:05, 30 jul. 2018 (UTC)

19:39, 6 aŭg. 2018 (UTC)

17:53, 13 aŭg. 2018 (UTC)

16:46, 20 aŭg. 2018 (UTC)

16:16, 27 aŭg. 2018 (UTC)

16:48, 3 sep. 2018 (UTC)

22:35, 10 sep. 2018 (UTC)

21:58, 17 sep. 2018 (UTC)

15:23, 24 sep. 2018 (UTC)

17:35, 1 okt. 2018 (UTC)

23:38, 8 okt. 2018 (UTC)

22:41, 15 okt. 2018 (UTC)

23:12, 22 okt. 2018 (UTC)

Mezurilaro de komunuma sano redakti

La mezurilaro de komunuma sano estas nova projekto por mezuri pli da aspektoj de niaj komunumoj. Se vi estas interesita en mezuroj, statistikoj kaj mezurado de redakto kaj kontribuado, bonvolu aliĝi nin je Meta por diskuti kiel kaj kio la nova projekto devus mezuri!

Ĉi tiu mesaĝo estas ankaŭ havebla en aliaj lingvoj. JSutherland (WMF) (diskuto) 23:46, 25 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

20:09, 29 okt. 2018 (UTC)

17:29, 5 nov. 2018 (UTC)

19:22, 12 nov. 2018 (UTC)

23:29, 19 nov. 2018 (UTC)

22:22, 26 nov. 2018 (UTC)

16:13, 3 dec. 2018 (UTC)

17:34, 10 dec. 2018 (UTC)

20:35, 17 dec. 2018 (UTC)